MIA ETA VIVHISTORIO.

 

Mi nomiĝas Paul Katuju Kusasya mi naskiĝis en 1987 en malriĉa familio kiu okupiĝis pri kultivado, en la urbo Magukiu kiu troviĝas en la regiono Mwanza. Mia patro nomiĝis Katuju Kusaya, kaj mia patrino nomiĝis Tabu Bhudeba.

En mia familio mi estis la dua filo inter 6 gefiloj (tri fratinoj kaj tri fratoj) de du patrinoj. Mia patrino estis antaŭa edzino kaj disiĝis pro longa konflikto dum sia para vivo.

Mia patrino kiu estis ebriulino forlasis nin, kiam mi aĝis unu jaron.

Mia patro zorge flegis nin, poste mia onklino vartis min ĝis mia 12 jaraĝo.

La onklino loĝis en Makutano. Dum nia kreskado, kuzo (filo de mia onklino) malbone agis kun ni dum nia infaneco, ni vivis kiel sklavoj kun punoj.

Denove mia patro edziĝis kun alia virino kiu sukcesis naski kvar gefratojn. Kiam nia onklino vojaĝis for al alia filo, kelkaj homoj konsilis al ni eskapi.

Por eskapi nokte ni piediris preskaŭ 23km ĝis alia vilaĝo kie ni vendis tri kokojn kiujn mi bredis kaj frumatene mi kaj mia frato enbusiĝis ĝis Magu kun helpo de iu homo kiu estis en la buso.

Kiam ni atingis Magu ni elbusiĝis kaj ni serĉis nian patron por rakonti kio okazis. Per demandoj al kelkaj homoj ni trovis lin. La patro enskribis nin en la baza lernejo sed mi sukcesis fini nur la duan klason, mia patro malsanis kaj mortis rapide pro malsano de pankreato kiel doktoro diris. Kiam mi zorgis pri li por sanigi lin, li diris al mi ke se li mortos mi estu lerta por bone vivi kun aliaj homoj kune kun miaj gefratoj. Ŝia edzino jam freneziĝis. Mi ne plu lernadis kaj mi devis serĉi laboron por nutri miajn gefratojn kaj pagi la domon kie mia patro loĝis.

Dum mia tuta infana historio, mi neniam konis ĝojan koron, temis nur pri kondolenco kaj akra vivo.

En 2003, mi edziĝis kun mia ĉarma edzino kiu nomiĝas Mariam kaj ŝi parolas Esperanton.

Mi tage laboris por iu ajn laboro kiun mi trovis. En 2004 ni sukcesis havi infanojn kaj ĝis nun ni havas kvar gefilojn.

Do, ekde nun mi pasigas mian vivon laboradante. Mi helpas domkonstruistojn, kelkfoje mi terkultivas ĝardenon. La laboro por helpi konstruistojn estas malfacila kaj la salajro neniel sufiĉas tage, ne povas helpi geinfanojn por ricevi bonan sanservon aŭ edukon.

De longe mi loĝis en luanta domo kaj nun mi dankas, ke mi loĝas en mia propra domo kiu havas kvar ĉambrojn, kiun mi konstruis mirakle danke al amikoj.

Mi lernis mem la Esperantan lingvon kun helpo de S-ro Dismas Robert kiu konigis ĝin al mi kaj pruntedonis al mi lernmaterialon, en la jaro 2012 kaj 2014, kiam mi daŭre lernadis.

Mi sukcesis esti instruisto de la lingvo.

Mi esperas, ke la laboro estos facile kaj fruktodonos.

Esperantistoj subtenos la ideon de ESPERANTO PLUS, La lingvo estos ĉefa lingvo sur la mondo, pli ol aliaj lingvoj.

Mi dankas vin pro la legado, nun vi iom konas mian vivhistorion.

Paul Katuju Kusaya.