Permesu, ke, unue, ni plezurege prezentu al vi Jean-Pierre MARCQ kaj Evelyne (Evlin') ROTELLINI.
Ili havas farmbienon en Arieĝo (suda franca departemento, apud Pireneoj), en kiu ili akceptas infangrupojn. Por ekscii pli, vi povos viziti la retejon la-maraude.fr (nun nur en la franca).
Evelyne kaj Jean-Pierre estas iniciatantoj de la asocio "LERNEJO EN TOGOLANDO" (fr : Une école au Togo) kiu helpas Instituton Zamenhof, kiu situas en Lomeo.
Ili ankaŭ iniciatis kreadon de ESPERANTO PLUS, kies administrantoj ili estas, estante prezidanto kaj kasistino.
Ni danku ilin pro iliaj humaneco, solidareco kaj unuvorte ilia Esperantisteco.
Nun pri ESPERANTO PLUS :
Ĝi estas asocio naskiĝis en Arieĝo (sudparto de Francujo, apud Pireneoj).
Ĝia celo estas disvastigi Esperanton internacie danke al solidarecaj rilatoj.
Ĝi proponas :
Kiuj celoj ?
Kial ?
Por subteni spertan esperantiston (nuntempe en Afriko), kiu ne havas laboron, provizante lin per vivrimedo kadre de disvastigado de Esperanto.
Kie ?
Ĝis nun la kandidatoj devenas de Afriko, kie akras la ekonomiaj problemoj.
Kiel ?
Arigante dekkvin homojn, kiuj kotizas por iu aktivulo.