Dismas

PRI MI.

Mi nomiĝas S-ro Dismas Robert Kusaya.  Mi naskiĝis en 1971 kiel la sesa filo en la familio kiu havis naŭ gefilojn.  Miaj gepatroj estis terkultivistoj kiuj malriĉe vivis.





ESPERANTO.
Esperanton mi eklernis en 1992. Mi trovis lernolibrojn ĉe iu ekleziano.  La libro multe interesis min kaj mi eklernis la enkodukon kaj povis legi la tutan libron. Tiam mi kaptis ideon serĉi homojn kiuj estos interesitaj por fondi klubon. La unua persono kiun mi renkontis estis Mulele kaj li ankaŭ interesiĝis kaj ankaŭ aliaj du personoj. Tiam ni ekfondis la klubon "Kangetutya Esp- Klubo".  En 1998, mi translokiĝis en la urbo Bunda kie mi decidis fundi grupon "Paca esp- grupon" kiun mi gvidas ĝis nun. Mi ankaŭ fondis Virinajn Esp Asocion kiu klopodas disvastigi E- on  surloke por virino sed post kelkaj jaroj ĝi ne plu funkciis pro kelkaj demandoj pri la gajno post la lernado. Mi fondis Ankaŭ "Novan Esperanton Generacion" kaj instruis E- on al infanoj por heredigi ĝin. Bedaŭrinde gepatroj de tiuj infanoj plendas ke la infanoj miksas E- on kaj la anglan. Tial la grupo mortis.

pliaj informoj