TOGOLANDO

 

Mi nomiĝas ADJE Adjévi, Togolandano kaj laŭprofesia klerigo, organizanto de manĝoj.

 

Mia laboro kadre de Esperanto Plus fakte estas laboro por disvastigi kaj pluvivigi Esperanton en mia regiono. Mi okupiĝas pri instruado de la lingvo kaj ankaŭ liveras E-materialon al petintoj. Pri tio, mi firme kunlaboras kun Esperanto-organizaĵoj, kiuj, ekzemple, subtenas ankaŭ materiale mian agadon. Mi organizas Babilmanĝon, kiu rolas ne nur kiel rendevuejo por Togolandaj kaj eksterlandaj Esperantistoj revidi unu la alian, sed ankaŭ kiel diskutejo, kie ili kolektiĝas por lerni, interŝanĝi informojn kaj esprimi opiniojn plejofte pri Esperanto kaj aktualaĵoj meze de frandaĵoj...

 

Daŭrigo