En la jaro 2005 estis balotoj en mia lando. Mi kandidatiĝis por prezenti la komunumon de mia vilaĝaro, en la distrikta parlamento de Bunda. Mi estis elektita kun granda plimulto kaj oficis kiel estro de Salama  vilaĝaro (kiun havis kvin vilaĝojn,) kiun mi gvidis ĝis oktobro 2010.

     En aprilo 2010 la distrikta parlamento de Bunda decidis dividi kelkajn  grandajn komunumojn en la distrikto, komunumo de Salama estis dividita en du partoj, Salama kaj KETARE, ankau fondiĝis du novajn vilaĝojn.

     En oktobro 2010 estis denove baloto  kaj mi kandidatiĝis por la komunumo de KETARE vilaĝaro (kvar vilaĝoj). Neniu kontraŭis min por Ketare. Do mi iĝis aŭtomate la estro de la komunumo de Ketare. Mi do gvidas la komunumon de Ketare ĝis Oktobro 2015 kaj denove okazos baloton.

     En la jaro 2006, mi aranĝis multajn vilaĝ-kunvenojn por esplori pri la malfacilaĵoj kiuj suferigas la popolojn de Salama. Rezulte estis fondita la Organizaĵo Mazingira kiu celas plian disvolviĝon ekonomian kun respekto al la naturo (Mazingira estas la svahila vorto por "medio").  En 2007 kaj 2008 mi entreprenis vojaĝon al Eŭropo por diskonigi la projektojn de Mazingira kaj starigis reton de subtenantoj

     Mi esperantistiĝis en 1983 kaj lernis per koresponda lernado pere de Hans Bakker, kaj partoprenis kelkajn Esperanto-eventojn en Eŭropo kiel 73a UK en Rotterdamo kaj SAT en Parizo ktp, mi ankaŭ faris multe por starigi Esperanto-Movadon en Tanzanio kaj gvidis la landan asocion TEA 1992-1996, kaj Bunda Esperanto-klubo dum pluraj jaroj.

     En mia vilaĝaro KETARE, ni konstruis Mez-lernejon nome” Esperanto Secondary School” la celo estas ke ĉiu lernanto de tiu lernejo lernu ankaŭ esperanton dum kvar jaroj de ŝia/lia lernado, dank al la projekto “ESPERANTO PLUS”, kiu subtenas la projekton por ke povu instrui esperanton al lernantoj kaj instruisoj al tiu lernejo kaj mia granda espero estas ke pere de la projekto Esperanto Plus ni kreos novan generacion de espentistoj en Tanzanio.

TANZANIO

     Tanzanio (svahile Tanzania) estas lando kiu situas en orienta Afriko, ĉe la Hinda Oceano, sude de la ekvatoro. Ĝi landlimas norde kun Kenjo kaj Ugando, okcidente kun Ruando, Burundo kaj Kongo Kinshasa, sude kun Malavio, Mozambiko kaj Zambio. Ĝia teritorio okupas 935.037 km2. La loĝantaro nombris en 2014 ĉirkaŭ 49.000.000.

     La lando konsistas el kontinenta parto, kiu nomiĝas "Tanganjikio", apudkushanta insularo "Zanzibaro". Ĝis 1961 ambaŭ estis britaj kolonioj . En 1961 sendependiĝis Tanganjikio, en 1963 Zanzibaro. Ili unuiĝis je unu ŝtato en 1964 kaj depost tiu dato la lando apartenas al la Komunumo de Nacioj kaj la unuiĝo de orienta Afriko-landoj. La lando havas ĉirkaŭ 120 tribajn dialekton sed la nacia lingvo estas la Svahila